Kion volas FAU?
Ni, anarki-sindikatistoj, celas senauxtoritatan socion konstruatan
surbaze
de laboristara memmastrumado. La fundamenta ideo de la anarki-sindikatismo
estas la memdeterminado de homoj en cxiuj vivkampoj. Por efektivigado
de
niaj interesoj ni malakceptas centralizajn organizojn, cxar tiaj organizoj
neeviteble pliigos la centralizon kaj hierarkiojn. Por atingi niajn
celojn
ne utilas la reprezentuma politiko de etreformemaj sindikatoj, partioj
kaj
religiaj unuigxoj. Ni estas simplaj homoj, kiuj vivas de sia laboro.
Ni
unuigxas en auxtonomaj grupoj laux ekonomiaj brancxoj, logx- kaj
laborlokoj. Tiuj grupoj unuigxas sur nacia nivelo en FAU
kaj
internacie en
kadro de ILA.
Por efektivigi niajn celojn kaj postulojn ni utiligas cxiujn rimedojn
de
rekta agado. Al tiaj batalrimedoj apartenas strikoj, bojkotoj, okupacio
de
entreprenoj ktp. Ni malakceptas cxian formon de parlamenta politiko,
cxar
gxi estas la malo de rekta agado. Unuigxinte en memmastrumantaj organizoj,
ni vidas eblecon forigi la solecon kaj senperspektivecon, batali por
revoluciaj sxangxoj sur liberecama bazo.
La fundamenta povo de la kapitalisma sistemo radikas en la disponado
pri
produktiloj far privatuloj kaj sxtatoj, en la rezultanta cxiutaga
ekspluatado de la laborista klaso. Tial la ekonomio estas la plej grava
kampo de revolucia batalo.
Porrevolucia agado en la entreprenoj trafas la kapitalismon ne nur
eksterajxe, sed ankaux medole. Tiu agado estos efika nur se revolucia
laboro okazas samtempe en cxiuj vivsferoj, cxar estas rilato inter
cxiuj
progresemaj bataloj.
Ni bonvenigas cxiun, kiu sxatas kunlabori kun ni tiusence.
Artikelaktionen